Monmouth Heritage Trail

Mapo de Monmouth Heritage Trail kaj situo de vidindaĵoj kun Bluaj Platoj

La Monmouth Heritage Trail estas promena itinero kiu ligas plurajn vidindaĵojn en la urbo Monmouth, Kimrio.[1]

En 2009 "Monmouth Civic Society" identigis 24 historiajn kaj interesajn konstruaĵojn en la urbo, kaj organizis produktadon kaj almeton de ceramikaj t.n. "blue plaque" (bluaj rondformaj platoj) al ili. La platoj estis faritaj de Ned Heywood de Chepstow, per ŝtona korpo kaj reliefa teksto en ambaŭ angla kaj kimra lingvoj, finpretigitaj per blua glazuro. La spaco por teksto estis limigita, kaj ĉiu plato surhavas etan resumon pri la graveco de la konstruaĵo en la urbo.

Kelkaj elektoj estas evidentaj, kiel la Ponto Monnow kaj Shire Hall, ambaŭ simboloj de la urbo, sed aliaj estis multe malpli konataj, kiel la Ĝardeno NelsonMetodista Preĝejo de Monmouth, eĉ se la loĝantoj preterpasas ilin ĉiutage. Vizitanto kaj interesitaj loĝantoj povas lerni pli multe aĉetante Gvidlibron kiu enhavas priskribon kaj fotojn de ĉiu konstruaĵo, kio kondukas la vizitanton laŭlonge de "Heritage Trail" tra la urbo. La mapo kaj listo de konstruaĵoj kun Blua Plato estas montrita sube.

Informoj de la Gvidlibro estas haveblaj en la kimra,[1] sed ambaŭ kimra kaj angla versioj estos haveblaj en Wikipedia, rilate al la unuopaj konstruaĵoj, kiel parto de la "MonmouthpediA" projekto celanta havigi al vizitantoj informojn pri ĉiuj aspektoj de la urbo per QRpedia QR Kodoj.[2]

  1. 1,0 1,1 Blue Plaque Trail, VisitWyeValley.com
  2. Wikipedia project to cover life in Monmouth, BBC News, 30 Decembro 2011

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne